Soneto pri esperantumo
mi jam skribis nun mi ripetas 
eĉ se mi estus perturbanto 
mi verkus ja en Esperanto 
pri kontraŭstaroj mi ne vetas 

kial saĝaj sociologoj 
same ankaŭ esperantistoj 
ne volas esti realistoj 
per helpado al filologoj 

sistemo de lingvista sekto 
normalulojn malkuraĝigas 
per sia naiva aspekto 

ridigiĝinteco disiĝas 
ideologia efekto 
apogantoj tuj trankviliĝas
Zuriko, la 24an de marto 2004