Soneto pri la verda ludo
verduloj ne havas patenton 
por verdo kaj ekologio 
ilia ideologio 
posedas internan fermenton 

oni bezonas sentimenton 
por ke agadi simpatie 
ĉiujn verdigi multpartie 
landon kaj tutan kontinenton 

ideologia kodekso 
fermas eblecojn por aliaj 
kaj restas malsana komplekso 

ideo ĉiam disvolviĝas 
helpas je vidpunktoj utilaj 
eĉ se verke maltrankviliĝas
Bastiono de Silento, la 27an de marto 2004