Soneto pri biografioj
mi legis la biografiojn 
de tiel nomataj agantoj
nur sanktaj estas la famantoj 
ĉiuj tenas laŭrajn foliojn 

oni ne taŭgas ilin kroni 
do tial mi ŝanĝas la temon 
havante similan dilemon 
sed mi ne rajtas fanfaroni 

mi naskiĝis ĉar mi do vivas 
kaj tiel bone kiel eblas 
pro aĝo mi klare deklivas 

mankojn mi kun verkado ligas 
je troaj meritoj mi feblas 
tamen morto min ne timigas
Zuriko, la 3an de marto 2004