Soneto pri amaslegado
oni legas en bultenetoj 
pri takslegado en konkursoj 
„la plej bonaj” ho sen diskursoj 
rezultoj ne estas diskretoj 

la unua loko – ses voĉoj 
la dua havis du legantojn 
la tria – unu formis kvantojn 
entute… ne mankis riproĉoj 

„ĉu vi parolas esperante?” 
„jes kompreneble ĉiutage!”
„kaj ĉu vi legas?”  „jes amante!” 

„kion vi legas mia kara?” 
„raportojn mi glutas image” 
„poemojn?” …la temo amara
Bastiono de Silento, la 31an de marto 2004