ĉu frostmatene ĉu vespere en angulaĉojn de portaloj forkuras vi de vivaj maloj kun via libero sincere vizitas vi balaaĵejojn serĉante ŝancon por travivo dum mentaleca objektivo apogas nur riĉajn loĝejojn pri tio ke vi estas homo oni tute ne volas scii traktante vin kiel fantomo ĝis la venonta travivtago senhejman sorton ne mencii por ke ne venu nova plago