Soneto pri malĝojaj strigoj
aŭdante noktuajn olulojn 
kaŝitajn en densa verdaĵo 
kovritajn per noktmalhelaĵo 
mi rekognoskas amantulojn 

eble ili plendas malvarmon 
ĉar printempo malrapidiĝas 
aŭ ili ĝuste enamiĝas 
pro tio verŝas aman larmon 

striga alvoko estas trista 
algvidas al angorkaoso
mi nun fariĝis pesimista 

ne ĉiam strigo nin timigas 
ekzemple en libra etoso 
legantojn trankvile instigas
Castellina Marittima, la 16an de aprilo 2004