Soneto kun ekstrakta lukso
cent mortis kaj unu naskiĝis 
en Castellina Marittima 
estas granda kaj ne intima 
tombejo - ĝi laste altiĝis 

ordinare tamen kutime 
taksiisto Rodolfo venos 
kaj al stacidomo nin prenos 
ni malaperos anonime 

temas pri nia oportuno 
ĉar ni volas vivi komforte 
sendepende de posta puno 

veljaĥto kaj akvo turkisa 
ekstrakta feliĉo importe 
kaj emo ĉiam kompromisa
Castellina Marittima, la 24an de aprilo 2004