Soneto pri multaj citaĵoj
filozofio estas scio 
kiu baziĝas sur citaĵoj 
en preskaŭ ĉiuj rilataĵoj 
por strategoj sen emocioj 

iu tion komencis - kiu? 
postulo citaĵojn jam uzis 
doni ĉefproblemon rifuzis 
bonon kaj malbonon aŭkciu! 

poste estis filogregaroj 
ĉiu Filo estis tre saĝa 
multaj eĉ staris sur altaroj 

formi citaĵojn estis tasko 
merita por vorto omaĝa 
ĝis nun restas citaĵfiasko
Bastiono de Silento, la 27an de aprilo 2004