Soneto pri memizoleco
esperanta memizolado 
algvidis al ekstera moko 
pro tio la perdita loko  
ne vakas en eŭrorulado 

sen tiu eŭro-aklamado 
la lingvo iras al epoko 
en kiu nur forta provoko 
povas ĝin savi de falado 

ekestas boksa paradokso 
ĉar ekleziuma grupiĝo 
boksas kontraŭ samortodokso 

neformala heterodokso 
povas agadi sen prestiĝo 
sed finfine restos nur tokso
Bastiono de Silento, la 4an de aprilo 2004