Soneto burlesk-sensacia
pereas homoj bedaŭrinde 
homaro bezonas herooj 
tutmonde diversaj burooj 
subtenas perforton eĉ blinde 

poste povantaj responsuloj 
mensogas ke ili ne sciis 
kelkaj de ili demisiis 
fariĝante milionuloj 

de tempo al tempo presaĵoj 
eltrovas burlesk-sensaciojn 
kiuj estas kuriozaĵoj 

oni mortigas konkurence 
personojn kaj ankaŭ naciojn 
ne nur hazarde sed intence
Zuriko, la 10an de majo 2004