Soneto pri la surprizigo
mi disvolvis pajloplektaĵon 
barile - najbaroj ne vidas 
ĉu mi staras aŭ ĉu mi sidas  
kaj nun mi aŭdas suspektaĵon 

ili min ne konas sed klaĉas 
"li ne parolas dialekte" 
"sed li ne traktas nin neglekte" 
"ĉu al vi la barilo plaĉas?" 

tiam mi vokis de kaŝejo 
"ĉu vi ne volas min demandi?" 
pro reago velkis katlejo 

surprizo estis tiel forta 
ke nur muteco povis skandi 
silento estis preskaŭ morta 
Zuriko, la 13an de majo 2004