Soneto laŭ loka gazeto
hodiaŭ mi sentas sin fremda 
homoj surstrate min salutas 
sed tamen kun mi ne diskutas 
okazo ne estas ofenda 

tre ofte kiam indiĝenoj 
volas paroli dialekte 
kaj ne en "Hochdeutsch" malefekte 
sed kun mi... ekestas nur ĝenoj 

kiam ili kun mi parolas 
ili gratas nazon anhelas 
ĉar tre korekte diri volas 

ĉiuj estas intelektuloj 
eĉ fajrobrigadistoj celas 
precizigi lingvajn postulojn 
Zuriko, la 15an de majo 2004