Soneto - detaloj en spaco
Theodoros Angelopulos 
premiere de film' "Eleni" 
volis malsekan spacon teni 
ĝis kiam noktuo ululos 

ĉi tiu granda filmpoemo 
montras historion de amo 
kiu disvolvoĝas al dramo 
detale formiĝas dilemo 

iam mi skribis pri aŭtoro 
la dudek sepan de aprilo 
mi vidis filmon pri hororo  

nun mi trovis en interreto 
ke naske ludis vodevilo 
kiu zorgos pri interpreto?
 
Zuriko, la 2an de majo 2004