Soneto pri ofta kontemplo
modesto ne estas mezbono 
ni ne povas verki inspiron 
same demokratian miron 
paco ja ne estas malkono 

silento kiel izoleco 
antaŭ movo kiu tuj sekvos 
garantias ke ne ekzekvos 
niajn pensojn iu stagneco 

eble mi nun ripetas frazojn 
pri kiuj ĉiuj bone scias 
sed ofte ni misuzas kazojn 

utila estas sinzorgado 
kiam homo tro emocias 
kaj ankaŭ ofta kontemplado 
Zuriko, la 20an de majo 2004