Soneto kontempla pri ŝtono
morgaŭ datreveno de morto 
de mia Patrino amata 
vivo daŭras ĝoja kaj sata 
sed io ŝanĝiĝis en sorto 

mi revenas al la momentoj 
ke Ŝi pri papo jam eksciis 
vidis lin kaj tre emociis 
Ŝi sankta vivis nur por sentoj 

"Solidarność" ŝi ne ekkonis 
ankaŭ ne vidis nian perdon 
sed pri la ŝanĝoj Ŝi admonis 

jam ne plu estas l' doma ŝtono 
kaj iu dispelis jam herdon 
sed restis tiama admono 
Zuriko, la 21an de majo 2004