Soneto pri tuja konsilo
multaj homoj kredas pri UFO 
multaj manĝas bonguste vermojn 
multaj ŝatas tritikajn ĝermojn 
multaj ne aŭdis pri ŝadufo 

araboj preĝas je Alaho 
ne bezonas demokration 
nek usonan "stabilition" 
jen la opinio de Staĥo 

lasu homon kiel li estas 
perforte lin ne feliĉigu 
ĉiu "stabilizo" molestas 

nepre ŝanĝu politikistojn 
por ŝanĝo ĉiujn kuracigu 
ankaŭ konstantajn pesimistojn 
Bastiono de Silento, la 24an de majo 2004