Soneto pri malĝustmotivo
mi trarigardis la retpaĝojn 
de la pollingva surogato 
ĉie intelekta malsato 
provokas krei malomaĝojn 

antaŭ ĉio vanaj motivoj 
alie la argumentado 
konvinkas al malakceptado 
de primitivaj detektivoj 

"emigrado estas perfido" 
"jes jes"  konfirmas konvinkita 
iama majstro de avido 

unu profesoro eraras 
pri patriotismo ŝminkita 
per ŝminko kiu akaparas 
Zuriko, la 27an de majo 2004