Soneto pri Krystian Zimerman
kiam li jam estis proksime 
tiam elkreskis emocio 
bonvenigo kun ovacio 
elflustriĝis tute intime 

koncerto - granda travivaĵo 
ĉiam kun de Chopin muziko 
mi dronas en pola liriko 
kreskas flugiloj aŭ eĉ draĵo 

fluis mazurkoj - la unua 
poste l' dua l' tria kaj l' kvara 
kaj laste sonato kongrua 

prestoj fariĝis frenezaĵoj 
etoso trista kaj amara 
laŭ la de Chopin travivaĵoj 
Zuriko, la 29an de majo 2004