Soneto pri filozofio
filozofio estas fako 
baziĝanta sur saĝaj citoj 
sur erarĝustigaj evitoj 
ne por menso sed por stomako 

la unuan neniu konas 
sed la dua jam devis citi 
por ke de stratego profiti 
nun ĉiuj en citegoj dronas 

kio bono kio malbono 
neniu mem volis decidi 
ĉar gravas nur antaŭa kono 

konfliktoj trapasas interne 
por l’ ĉefideon ne perfidi 
kaj ĉiam aspekti moderne
Zuriko, la 5an de majo 2004