naturo ne estas prudenta ĉiuj proporcioj de saĝo aperas nur kiel miraĝo scio restas malkonsekventa la profesoro ofte scias pli malmulte ol la studento regas la stulta prezidento pro tio ŝtato ne funkcias aŭtoritatoj malaperis elitoj fariĝis ridindaj kiu pri tio konsideris? digno ekestis malposeda kaj kun politikistoj blindaj socio restas kabareda