Soneto pri retaj vizitoj
pli ol kvarmilionojfoje 
oni klikis mian retpaĝon 
ĉu tio kaŭzigis damaĝon 
aŭ ĉu ĉio trapasis ĝoje 

intenco mia estas klara 
montri ne nur min sed aliajn 
aferojn vivajn ne fikciajn 
eĉ se vero estas amara 

sed tiu mola amareco 
fariĝas tre ofte plezura 
kun tute inversa ebleco 

per reciproka afableco 
perdiĝas sentaĉo obskura 
kaj restas amika plurspeco
Zuriko, la 1an de junio 2004