homo - estaĵo kolektiva sen aliaj esti ne povas mi estas sed ĉu mi min trovas ĉu memo restas efektiva mi povus tute ne ekzisti ĉu tiam mi scius pri tio malekzisto estas tempio en kiu ne eblas eĉ pisti mi ekzistas certe laŭpense se mi pereos ĉu mi scios ke spurojn mi ĵetis min dense? ĉu tiuj kiuj ne ekzistis iam ekziste emocios? "jes" aŭ "ne" jam drone rezistis