Soneto pri la ekzistvolo
homo la estaĵo racia 
kaj por la ekzisto komuna 
sed en komuno oportuna 
tamen ĉiam dispozicia 

mi povus tute ne ekzisti 
sed tiam mi ne povus scii 
malekziste malemocii 
abstrakte kontraŭ mi rezisti 

mi estas laŭ mia konscio 
ĉu mi scios ke mi ne estos 
pri mia hanta pozicio?

tiuj kiuj neniam estis 
en tiu nenieco restos 
ĉu ili malekziston festis? 
Bastiono de Silento, la 14an de junio 2004