ĉirkaŭigas min ignorantoj "malnova lingvo forgesita nova ankoraŭ ne konita" eco de ĉiuj elmigrantoj mi sidis ("vi venas malfrue!") maldekstre en la lasta vico interesigis min servico ĉar paroloj sonis enue mi trinkis je interfratiĝo kun majstro Petrarka persone "Francisko je cia prestiĝo!" dum ni ambaŭ plenplene drinkis li tuj malaperis plafone kaj min al reiro konvinkis