Soneto ne nur por somero
l' unua esperantistino 
en la eŭropa parlamento 
povus esti grava evento 
nur se ŝi agus kun obstino 

Małgorzata Handzlik - polino 
aktiva en skolta taĉmento 
tio ĉi ŝajnas argumento 
ke ŝi estas kuraĝulino 

ni vidos ĉu la konsidero 
disvolviĝos al espereto 
aŭ eĉ al grandega espero 

pro tio ni estu kontentaj 
printempigas nin hirundeto 
al postaj someroj prudentaj
Bastiono de Silento, la 21an de junio 2004