Soneto pri popolpentraĵoj
se Vanda ne volis germanon 
mi skribis pri tio pli ŝerce 
ol pri Vanda kiu komerce 
akompanis ŝirante sanon 

hodiaŭ nokte multaj ritoj 
ligitaj kun akvo kaj fajro 
ankoraŭ kun pagana vajro 
kantos pri Johano-meritoj 

en Rapperswil Pola Muzeo 
de Zabrze prenis eksponaĵojn 
kaj temas pri popola kreo 

sileziaj popolpentristoj 
montras feliĉajn filikaĵojn 
por popolaj protagonistoj  
Zuriko, la 23an de junio 2004