Soneto ripethistoria
okazis en Sanktkrucaj Montoj 
la dudek okan de junio 
oni parolis pri nenio 
tamen estis ekscitaj fontoj 

gvidanto de l' grupo informis 
ke socialismon atakis 
malamikoj kiuj prigrakis 
ribelon dum aliaj dormis 

aparatĉiko diris certe 
pri sakra fortranĉo de mano 
li parolis longe kaj sperte 

en Oblęgorek Henryk Józef 
Sienkiewicz diris pri romano 
de patro sub la signo de tref'
Bastiono de Silento, la 28an de junio 2004