Soneto pri TAGO DE FLOROJ
okazis iam en Berlino 
Hubert Stokowski akompanis 
kaj mi aktive min ĉikanis 
la muro fariĝis ruino 

ekestis la muro de floroj 
are - kun dekoj da artistoj 
kun kelkaj miloj da statistoj 
ni festis per liberaj moroj 

gravegis la solidareco 
la kvara tago de junio 
ĝis tiam diris pri nenio 

hodiaŭ la tiama speco 
krom graveco ne havas nomon 
eventoj provokas fantomon
Zuriko, la 4an de junio 2004