Soneto kun nuba teatro
kiu vivon gvidas senzorge 
tiu pri senzorgeco zorgas 
eĉ se la kromajn kostojn tordas 
ne devas nepre manĝi sorge 

teatro de nuboj sur roko 
de kuto de Nigra Monako 
kun turkise luma atako 
ankaŭ kun nekredebla moko 

ion novan ĉiuminute 
sendas ĉarme sekreta monto 
kaj nuboj reagas akute 

nun ili pendiĝis sub neĝo 
kaj aspektas kiel neĝponto 
por de Nigra Monako preĝo 

Gimmelwald, la 10an de julio 2004