Soneto moneda terase
muroj lignaj vestitaj meble 
armaturo iom folklora 
verŝajne stilizige mora 
ankaŭ funkcia kompreneble 

sur teraso sidas monedo 
en alpa lingvo ion blekas 
per akra beko ion bekas 
apud staras benko kun ledo 

ŝi flugis al tiu benketo 
rigardas tutan ĉirkaŭaĵon 
ĉu troviĝas en ĝi sekreto 

mi alĵetis ion por manĝi 
monedo flugis en verdaĵon 
timo povas etoson ŝanĝi 
Gimmelwald, la 11an de julio 2004