nubegoj sur Nigra Monako ĉirkaŭigas rokojn ŝanĝante lokojn kaj neĝbildojn pentrante preparante sin al atako ĝis nun tiu nuba spektaklo okazas preskaŭ en silento ĉar flustras apude torento kreiĝas natura miraklo la suno venis de pintneĝo kaj lumigas pluvon en valo aperis ĉielarka seĝo teorio de dika streko efektiviĝis en portalo de blua ĉiela ferdeko