Soneto sen iuj paŝtistoj
bindi finaĵojn en montaro 
signifas trabati mizeron 
tamen ne ekvidi prosperon 
pro tro rigora buroaro 

malgraŭ tiuj malfacilaĵoj 
oni vidas montaran tipon 
kun barbego  fumantan pipon 
tre fore de atrakciaĵoj 

nun malmultaj interesiĝas 
pri interno de montaranoj 
ili separe defendiĝas 

ne ĉiuj montaj indiĝenoj 
eĉ se loĝas en montkabanoj 
scias ion pri montaj penoj 
Gimmelwald, la 14an de julio 2004