Soneto supren kaj malsupren
amantaj personoj kverelas 
eble por eviti eraron 
aŭ simple havi kontraŭstaron 
sed kverelo al io celas 

ni kvereletis pri la vojo 
ĉu supren aŭ malsupren vagi 
mi devis sorĉistinon pagi 
per troigo de mia ĝojo 

vidindaĵo estis mirakla 
vojo ekstreme malproksima 
kaj nia lacego obstakla 

ĉe vojoj ekzistas tavernoj 
etoso en ili intima 
ĉe adiaŭo venis ternoj 
Gimmelwald, la 15an de julio 2004