Soneto pri sefina vojo
kion ni en montaro vidis? 
mi tuŝis grandan glaciejon 
tramarŝis tutan Sefinejon 
kaj ĉe bruantaj fontoj sidis 

en abismon de griza blanko 
antaŭ niaj okuloj falis 
lavango kaj ni sin regalis 
per ĉampano - por Dio danko 

mi admiras mian edzinon 
ke ŝi la marŝon entreprenis 
montrante grandegan obstinon 

ĉiu belo havas oferon 
finfine ni ankaŭ ĉagrenis 
dum ni forlasis tiun sferon 
Sefinental, la 16an de julio 2004