Soneto skribita balkone
Barbara ludas pasiancon 
sed ne havas multajn sukcesojn 
mara vento portas karesojn 
kaj mi devas kovri nuancon 

suno kaŝiĝis inter nuboj 
ankaŭ silentiĝis cikadoj 
malheliĝis domaj fasadoj 
pri vetero ekestis duboj 

tamen ne pluvis - suno venis 
kaj tuj poste per sunsubiro 
ruĝecon vidindaĵo prenis 

vespero fariĝis plezura 
ankaŭ kompreneble per miro 
pleniĝis tuta "Czarnogóra"

Sveti Stefan, la 19an de julio 2004