Soneto denove je nupto
antaŭ dek kvin jaroj la nupto 
en varsovia katedralo 
poste en alia portalo 
okazis la sorta abrupto 

ili konstruis belan domon 
apude aŭtomobilstablon 
alidire la nestan fablon 
en kiun ili metis nomon 

nun kvarpersona familio 
ne bindas finaĵon kun fino 
nek portas fotojn de Gościno 

mi deziras por ili bonan 
pritrakton de adrenalino 
kaj disvolvon daŭre imponan 
Bastiono de Silento, la 2an de julio 2004