Soneto kun imita sviso
ARo tri naŭ tri naŭ tri - signo 
de aŭto de imitadulo 
ĉiam hupas tiu stultulo 
sen honoro ankaŭ sen digno 

idioto imitas svison 
kaj per putra menso imponas 
sed ĉiuj lin ĉi tie konas 
li havas jugoslavan pison 

en oliva ĝardeno kantas 
baladojn sentimente trio 
ĝenas ilin freneza krio 

tiu fantomo ĉie hantas 
perdiĝis mito pri trankvilo 
ĉar komenciĝis vodevilo 
Sveti Stefan, la 21an de julio 2004