Soneto pri sovaĝa plaĝo
laŭ diversspecaj opinioj 
la plej gravas por homoj manĝo 
ne iu kultura aranĝo 
pritraktata kun ironioj 

katastrofo ekologia 
proksimiĝas nun al homaro 
ĉar febla estas kontraŭstaro 
je konstruo anomalia 

mi rigardas belegan lagon 
sovaĝan plaĝon kun amaso 
da homoj kiuj kreas plagon 

apud kreskas balaaĵaro 
ĉiuflanke regas sargaso
malpura estas ankaŭ maro 
Virpazar, la 29an de julio 2004