Soneto apud diversecoj
"jen poezio publicista" 
kelkaj diras kun kurba rido 
aliaj pri sonetoido 
ke ĝi estas formo artista 

ambaŭ pravas eĉ diference 
pri tago aŭ pri hora gloso 
ĉiutage nova etoso 
kaj ĉiam post fino komence 

ion ajn fari sendepende 
de hazarda situacio 
kaj je banaleco amende 

formo decidas pri koncizo 
kaj devigas al emocio 
kun ĉiam alia surprizo 
Zuriko, la 8an de julio 2004