Soneto post reveno hejmen
mi revenis de hospitalo 
kaj pripensis tiun certigon 
pri mia sano kaj devigon 
kiu sanstate estas malo 

pro sano mi povas eksplodi 
pro tio mi devas modeste 
vivi kaj tute ne feste 
por kuracistojn ne klopodi 

ĉeokaze temas pri mono 
ĉar ĉio estas kalkulata 
ĉar ĉie gravegas mamono 

mi ĉeokaze telefonis 
kaj respondo okazis flata 
sed kuracisto min admonis 
Zuriko, la 19an de aŭgusto 2004