Soneto pri saĝulaĉado
oni saĝulaĉas pro morto 
ridante per larĝega buŝo 
dum mankas funebra kortuŝo 
kaj simpla kompatema forto 

eĉ filozofiaj esploroj 
intelekte pridisputitaj 
okazas vanaj kaj perditaj 
sendepende de lokaj moroj  

temas pri formo de mortigo 
kaj pri primitivaj metodoj 
entute kun malhumanigo 

oni lin mortigis - ne gravas 
ekestas mortaj akomodoj 
je kiuj mortigantoj pravas 
Zuriko, la 20an de aŭgusto 2004