Soneto pri esprimo vera
temas pri tio kio vera 
ekzemple pri vera germano 
vera polo - ne fremdlandano 
tiu vero ŝajnas kolera 

kaj kiu estas vera judo? 
ĉu tiu kiu tenas buklojn 
tempiajn aŭ longajn konuklojn 
mi ne kredas pri tiu krudo 

ĉiu divido deprimigas 
tiujn kiuj malsupre restas 
socia ŝtuparo ne ligas 

la vorto "vera" garantias 
valoron sed ankaŭ molestas 
mi pro malvero ne envias 
Zuriko, la 21an de aŭgusto 2004