Soneto pri unu aŭ multaj
rozo aspektas tiam bele 
kiam estas nur unusola 
inter aliaj pli petola 
ol ĝi ekfloris iucele 

sekreto de la roza ĉarmo 
troviĝas en ĝia soleco 
por amantoj estas ampeco 
sed atentu - tute ne varmo 

la tutan bukedon por damo 
je danko por bona flegado 
kaj nur unu rozon por amo 

ekkoni belecon de rozo 
signifas strebon al flugado 
sed rozo povas esti pozo 
Bastiono de Silento, la 22an de aŭgusto 2004