Soneto pri bona revuo
„pola esperantisto“ presis 
intervjuon kun mi faritan 
de Stanisław Mandrak fermitan 
tiel ke mi ion forgesis 

ekzemple pri la opinio 
ke tiu ĉi revuo bona 
estas modesta sed impona 
per la impresa harmonio 

oni sentas ke redaktoro 
scipovas elekti gravaĵojn 
kaj elimini banalaĵojn 

travivas la movado triston? 
jes aŭ ne – fariĝu sponsoro 
legu „polan esperantiston“
Zuriko, la 25an de aŭgusto 2004