Soneto kun ĥoĥola ludo
kiam art-emo komenciĝas 
homo sentas sin jam artisto 
fakulo aŭ nur hobiisto 
poste je tio enuiĝas 

oni devas havi talenton 
kiun iu devas malkovri 
volontulo devas manovri 
forgesante ekvivalenton 

zorge pri eltrovo de muzo
homoj sen muzika aŭdsenso 
ofte kantas je memobtuzo 

oni ekkonas maldeculon 
laŭ enhavo de lia penso 
dum li imitas ĥoĥolulon 
Zuriko, la 26an de aŭgusto 2004