Werner Woodtli - la kuracisto esploris min kaj diris "sana!" mondo fariĝis diafana kiam ridis diagnozisto poste aldonis "ventran truon oni povas certe forigi" sed li ne emis min devigi "se vi volas" donis instruon finfine ekestis konkludo ke mi kun mia sanbonstato devas senti operacion sed mi pensos pri tiu trudo dum komenciĝos observado tuj forigante emocion