Soneto pri sporta MONDKLASO
kartoj malfavore ordiĝis 
etoso fariĝis enua 
dum promeno hodiaŭ l' dua 
sovaĝa hundo malsatiĝis 

mi komencis nutri hundegon 
ĉimomente Barbara benkis 
kaj Wioletta Janowska venkis 
kun plezuro aŭdis mi pegon 

poste mi tralegis informon 
pri MONDKLASO - sporta evento 
en Zuriko vokanta ŝtormon 

por mi leĝera atletiko 
estas vera sporto kun sento 
sen neniu duba kompliko 
Bastiono de Silento, la 8an de aŭgusto 2004