malaperas interesiĝoj ĉar la mondo ne plu fascinas nur per militoj halucinas okazas fuĝoj kaj fremdiĝoj mi fuĝas ofte al silento ĉar min inspiras trankvileco sed estas indiferenteco kiu damaĝas por momento plenumi ĉiutagan devon signifas skribi du sonetojn kaj poste serĉi novan revon Petrarca suspiris al Laŭra kaj faris neniujn obĵetojn tial sekiĝis krono laŭra