Soneto pri sonetesenco
mi komencis skribi sonetojn 
per laŭtklakanta skribmaŝino 
tiam mi ne pensis pri fino 
tempo kunportis interpretojn 

nun mi tratajpas komputile 
tion kion mi skribis plume 
ekestis rekordoj resume 
tamen daŭre estas trankvile 

iama tempo ne revenos 
sed tiu fortan travivaĵon 
en memoro mi longe tenos 

en la esenco de soneto 
vortoj formas diligentaĵojn 
restas konkluda amuleto 
Zuriko, la 15an de septembro 2004