Soneto kun tro da konfido
"jes" anstataŭ "ne" en balado 
ie sur Kreto disvolviĝis 
kaj nun en Svisio proviĝis 
denove okazis barado 

por "jesado" mi ne konvenas 
mi ludas ofte naivulon 
por elvoki saĝan postulon 
al "jesoj" mi ne apartenas 

povas profiti naivece 
tiu kiu estas naiva 
kaj kondutas sin infanece 

por ekkoni novan medion 
l' metodo estas efektiva 
tamen detruas ambicion 
Zuriko, la 21an de septembro 2004